Un village au Bénin
Slogan du site

Retejo dediĉita al la samnoma asocio kiu celas homan helpon al vilaĝoj el Benino kadre de konkretaj agadoj pri disvolviĝo ligita kun memnutraĵa kultivado, edukado, formado kaj sano.

Porlerna helpo
Artikolo publikigita je 14a julio 2013
laste redaktita 1a aŭgusto 2013
de Philippe Pellicier
Presi logo imprimer

Okaze de mia vizito en Benino en julio 2012, Aristide kondukis min viziti lian vilaĝon. Ekde tiu vizito mi ekhavis la ideon helpi la familiojn pagante la lernilojn de la infanoj de la bazlernejo.
La familioj en la vilaĝo vivtenas nur per iomete da mono. La kultivado de maizo kaj manioko havigas la ĉefajn nutrapĵojn,n al kiuj aldoniĝas tomatoj, kelkaj fruktoj, fojfoje ovoj, malofte fiŝaĵo aŭ viando. Ĉi tie oni ne aĉetas nutraĵon ĉar oni manĝas kion oni produktas. La perlaborita mono per la vendo de ŝafo aŭ de kapro kelkfoje de oranĝrikolto au de kalkaj kokonuksoj ebligas kontentigi sanbezonojn, veturbezonojn kaj edukadon.
Kolekti monon por irigi la infanojn al la lernejo estas konkreta rimedo por malpezigi la familibuĝeton kaj permesi egalecon inter la ili en tiu kampo.
Ni celas kolekti denove monon por la lernejrekomenciĝo en septembro 2013.

bulosigno Paĝarmapo bulosigno Kontaktoj bulosigno Laŭleĝaj mencioj bulosigno skeleto bulosigno

RSS Valid XHTML 1.0 Strict

2013-2016 � Un village au Bénin - Tous droits réservés
Retejo estigita per SPIP
per la ŝablono ESCAL-V3
Versio : 3.85.2