Un village au Bénin
Slogan du site

Retejo dediĉita al la samnoma asocio kiu celas homan helpon al vilaĝoj el Benino kadre de konkretaj agadoj pri disvolviĝo ligita kun memnutraĵa kultivado, edukado, formado kaj sano.

Lerneja komenciĝo 2014
Artikolo publikigita je 5a septembro 2014

de Philippe Pellicier
Presi logo imprimer

La lerneja rekomenciĝo okazis en Francio, ĝi baldaŭas en Benino. Kiel ĉiujare ni inicas nian agadon por subteni les infanojn de la vilaĝo Azizonkanmè. Aristide Houansou skribas al ni el Benino :

La gepatroj de la infanoj, iliaj proksimuloj kaj la ricevontoj de la donacoj de lerniloj de la asocio "Un village au Bénin" per mia letero dankegas al vi pro via donacemo ĉiujuara por ili.
Lastan jaron la infanoj de la bazlernejo de Azizonkanmè sukcesis je 98% kaj atingus 100% se du el ili ne renkontintus sanajn problemojn.
Mi rememorigas al vi ke la donaco de lerniloj emigas al multaj gepatroj sendi siajn gefilojn al la lernejo precipe por la knabinoj.
Ĉijare 41 lernantoj de la bazlernejo helpendas.
Kiel la antaŭaj jaroj la infanoj bezonas :
1- 1 skatolo da 100 paĝoj : 1500 f
2- 1 skatolo da 200 paĝoj : 2000
3- flavbruna ŝtofo : 10000
4- sako : 4000
5- globkrajonoj blua, nigra kaj ruĝa : 1000
6- dosiero : 100
7- desegnilo : 1500
8- gumo 100
9- liniilo 500
NB : Po 20700 bezonatas por unu infano de Azizonkanmè (proksimume 31€) kio estas sumo je 848700 (1273€) por 41 infanoj.
Dum miaj esploroj pri la infanoj mi rimarikis ke mankas al ili laborkajeroj, kiuj vendiĝas en librejoj. Kiel membro de la asocio « Un Village au Bénin » mi decidas, ke partoprenos en tiu agado aĉetante por la lernantoj en la klasoj CE2, CM1 et CM2 tiujn kajerojn pri la franca kaj matematiko.
Plian fojon la vilaĝo dankegas al vi.
"Kiu plantis arbojn ne vivis sentutile" oni diras. Vi plantis arbojn en mia vilaĝo (la helpo al la infanoj) efike akvumis (elektron por lerni, maizmuelilon, baldaŭan bibliotekon por kleriĝi). Tiuj infanoj produktos bonajn fruktojn, kiujn bezonos morgaŭ aliaj.
La Spirito de bonfaro, de pardono kaj de amo al sia proksimulo ŝparigu al ni la viruson, kiu nun mortigas en Orienta Afriko.

Per 31 euroj vi helpos unu infanon. Sed eĉ malgranda mondonaco tre utilos. Antaŭdankon. Laŭpete vi povos ricevi kvitancon por viaj impoŝtoj.

bulosigno Paĝarmapo bulosigno Kontaktoj bulosigno Laŭleĝaj mencioj bulosigno skeleto bulosigno

RSS Valid XHTML 1.0 Strict

2013-2016 � Un village au Bénin - Tous droits réservés
Retejo estigita per SPIP
per la ŝablono ESCAL-V3
Versio : 3.85.2