Un village au Bénin
Slogan du site

Retejo dediĉita al la samnoma asocio kiu celas homan helpon al vilaĝoj el Benino kadre de konkretaj agadoj pri disvolviĝo ligita kun memnutraĵa kultivado, edukado, formado kaj sano.

Bilanco de jaro kaj lerneja rekomenciĝo 2013
Artikolo publikigita je 4a aŭgusto 2013
laste redaktita 7a marto 2015
de Philippe Pellicier
Presi logo imprimer

Komuna agado sukcesa... Venonta etapo : biblioteko por la infanoj de la bazlernejo


Dank’ al via helpo ni sukcesis plenumi tri agadojn dum la jaro : subteno al lernantoj, instalo de maizmuelilo por la vilaĝo Azizonkanmè kaj la apudaj vilaĝoj, kaj konektiĝo de la vilaĝo al la elektroreto. Estu dankataj ĉiuj helpintoj al tiu sukceso !

  • La granda agado de tiu printempo 2013, la maizmuelilo : maizmuelilo ne estas luksaĵo en tiu regiono sed permesas kontentigi vivbezonon ne nur por la loĝantoj de Azizonkanmè sed ankaŭ por ĉiuj de apudaj vilaĝoj... Le muelilo estas aĉetita komence de majo 2013 kaj ekfunkciis la 19an de majo, la tagon de Pentekosto.
    La entuta kosto estis 2453€ : aĉeto de la muelilo kaj ties motoro, transporto, instalo kaj formado de muelistoj. Tiu sumo venis de donacoj el la Tarenteza valo kaj ankaŭ iom de aliaj lokoj en la Rodanalpa regiono (Francio). Ĉio estis enkasigita de la asocio, kiu ne havas alian elspezon ol 44€ por oficiale enskribi la asocion en la "journal officiel".
  • konektiĝo de la vilaĝo al la elektroreto : nia agado simple konsistis en pagi la koston de la eletrokontilo kaj ties instalo t.e. la ekvivalenta sumo de 300€.
  • Lerneja rekomenciĝo en septembro 2013 : 25 homoj partoprenis kaj ni rikoltis 1150 eurojn. Ni helpis la infanojn de la bazlernejo. La mono ankaŭ ebligis lupreni veturilon por alporti la lernilojn al la vilaĝo. Tiuj estis aĉetitaj en Kotonuo de Aristide Houansou benina studento devenanta el tiu vilaĝo kaj membro de nia asocio. Nome de la infanoj dankon al ĉiuj !
  • Aliaj preparataj projektoj : konstruo de biblioteko por la infanoj de la lernejo. La profito de la muelilo estas reinvestota de la vilaĝanoj mem en tiun projekton kaj la asocio proponas kompletigi la monsumon en la ĝusta momento.

Grava informo

Nia asocio estas ricevonta la eblecon emisii impostajn kvitancojn en Francio, kiuj ebligas por la donintoj rabati 66% de la donsumo el sia imposto. Se vi ekzemple donas 15€, vi rabatos 10€ el la sumo de via imposto. La reala dono estas 5€. Tio eventuale ebligos doni iom pli.
Sendu viajn donojn al : Un village au Bénin, chemin de la Chenat, 73260 SAINT-OYEN - Francio

En la sama rubriko

bulosigno Paĝarmapo bulosigno Kontaktoj bulosigno Laŭleĝaj mencioj bulosigno skeleto bulosigno

RSS Valid XHTML 1.0 Strict

2013-2016 � Un village au Bénin - Tous droits réservés
Retejo estigita per SPIP
per la ŝablono ESCAL-V3
Versio : 3.85.2